Devigaj Preĝoj - La Mezlonga (#16058)

*Kiu deziras preĝi, tiu lavu siajn manojn kaj dum la lavado diru li:
Fortigu mian manon, ho mia Dio, ke firme ĝi tenu Vian Libron per tia fideleco, ke la mondularo havu nenian potencon super ĝi. Plie, ŝirmu ĝin, ke ne enmiksiĝu ĝi en io, kio ne konvenas al ĝi. Vi, vere, estas la Ĉiopova, la Plej Potenca.
*Kaj lavante sian vizagon diru li:
Mi turnis mian vizaĝon al Vi, ho mia Eternulo! Iluminu ĝin per la lumo de Via rigardo. Plie, protektu ĝin, ke ĝi ne turnu sin al iu alia krom al Vi.
*Tiam li ekstaru kaj, turniĝinta al la Kiblo (adorpunkto, t.e. Bahĝi, apud Akko), diru li:
Dio atestas, ke ne estas alia Dio krom Li. Liaj estas la regnoj de Revelacio kaj kreo. Li, vere, manifestis Tiun, Kiu estas la Tagiĝo de Revelacio, Kiu parolis sur Sinajo, per Kiu la Plej Alta Horizonto ekbrilis kaj parolis la Lotusa Arbo, trans kiun ne eblas pasi, kaj per Kiu estas proklamita la voko al ĉiuj en la ĉielo kaj sur la tero: »Jen, la Ĉion-Posedanta estas veninta. Tero kaj ĉielo, gloro kaj regado apartenas al Dio, la Sinjoro de ĉiuj homoj, kaj la Posedanto de la Trono en la alto kaj sur la tero malsupre!«
*Tiam li klinu sin malsupren, kun la manoj restantaj sur la genuoj, kaj diru:
Superas Vi mian laŭdon kaj la laŭdon de ĉiu ajn apud mi, mian priskribon kaj la priskribon de ĉiuj, kiuj estas en la ĉielo kaj ĉiuj, kiuj estas sur la tero!
*Tiam, starante kun malfermitaj manoj, tenante la polmojn supren antaŭ la vizaĝo, diru li:
Ne senigu je siaj esperoj, ho mia Dio, tiun, kiu kun petegantaj fingroj sin kroĉas al la orlo de Via kompatemo kaj Via graco, Ho Vi, Kiu el ĉiuj kompatemaj estas la Plej Kompatema!
*Tiam sidiĝu kaj diru li:
Mi atestas Vian unuecon kaj Vian ununurecon, kaj ke Vi estas Dio kaj ne estas alia Dio krom Vi. Vi, vere, rivelis Vian Kozon, plenumis Vian Interligon kaj larĝe malfermis la pordon de Via graco al ĉiuj, kiuj restadas en la ĉielo kaj sur la tero. Beno kaj paco, saluto kaj gloro estu al Viaj amatoj, kiujn la sanĝiĝoj kaj hazardoj de la mondo ne sukcesis malhelpi turniĝi al Vi kaj kiuj fordonis ĉion sian esperante ricevi tion Vian. Vi, vere, estas la Ĉiam-Pardonanta, la Plej Malavara.

*(Se iu preferus citi anstataŭ la longan verson tiujn ĉi vortojn: »Dio atestas, ke ne estas alia Dio krom Li, la Helpo en Danĝero, la Mem-Ekzistanta«, sufiĉus tio. Kaj same sufiĉus se li, sidante, preferus reciti tiujn ĉi vortojn: »Mi atestas Vian unuecon kaj Vian ununurecon, kaj ke Vi estas Dio kaj ke ne estas alia Dio krom Vi.«)

-Bahá'u'lláh
-----------------------

